Informoj

Ludoviko estas simpla semajnfina Esperanto-renkontiĝo por ludemuloj kaj/aŭ kreemuloj, kiu okazos nun la naŭan fojon en la kvartalo List en la urbo Hanovro en Germanio.

Ne estas fiksa programo, sed dependas de vi.
Ĝis nun planitaj aktivaĵoj:

  • tabulludoj, kartludoj, ktp.
  • ornamado de t-ĉemizoj aŭ aliaj vestaĵoj
  • promenado aŭ sportumado en proksima urba arbarego
  • via individua kreemo!

Loko: loĝejo de Carolin kaj Robert en Hanovro/Hannover, Germanujo (adreso post aliĝo)

Tempo: 13a de septembro 2024 (vendredo), ekde la 16a horo ĝis 15a de septembro 2024 (dimanĉo), 20a horo

Kondiĉoj: Mem zorgu pri via tranoktado. Ni povas gastigi kelkajn esperantistojn en simplaj litoj aŭ surplanke (kunportu proprajn dormsakojn kaj bantukojn). Estas aliaj esperantistoj en la urbo, kiujn eblas demandi. Pli komfortaj loĝeblecoj estas junulargastejo aŭ hoteloj aŭ feriloĝejoj.

Mem zorgu ankaŭ pri viaj manĝaĵoj (krom matenmanĝo). Ni organizas simplan vegan/vegetaran matenmanĝon (pano, muslio, ktp.) kaj provizas kranakvon. Aliajn manĝojn kaj trinkaĵojn ni kune organizas hejme aŭ en restoracioj. Ĉiu pagas por si mem.

Ni renkontiĝas en privata loĝejo kun najbaroj. Respektu la propraĵojn de aliuloj kaj la kutimajn trankviltempojn. Ni bone amuziĝas, sed ne diboĉas, ĉar ni ŝatus okazigi Ludovikon plurfoje.

Kotizo: 25€ por la tuta renkontiĝo kun tranokto, aŭ 12€ por partoprenantoj kiuj ne tranoktos, aŭ 7€ por unu tago
Aldone kunportu poŝmonon por manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.

Aliĝo: Sendu retpoŝton al carolinverena (ĉe) gmail (punkto) com kaj atendu konfirman mesaĝon.